top of page
Buscar
Foto del escritorVicente Valdes

KUNLABOROJ


Kiel kunlabori kun TELEVIZIO kaj TELEVIZIOfilmoj?

TELEVIZIO komencis diversajn laborojn samtempe, je unu flanko, televizio naskiĝis kun la celo produkti televidprogramojn tute en Esperanto, sed kompreneble estas iom komplika pro tio ke fari televidajn programojn estas kelkfoje aǔ pli bone dirite, ofte estas multekosta defio. Alie oni alfrontas la komplikaĵon trovi geesperantistojn kiuj povus kaj volus labori por televido kaj paroli antaǔ la kamerao senhezite kaj montri al aliaj siajn kapablojn. Fari televidon estas tre interesa laboro ĉar per ĝi oni povas havi kontakton kun la tuta mondo kaj informi pri diversaj aferoj de Esperantio kaj de la cetera mondo al Esperantio, sed trovi tian informon estas alia terura defio, speciale kiam vi ricevas informon nur je unu flanko kaj la aliaj ne deziras uzi la rajton respondi aǔ paroli de sia propra vidpunkto pro timo, honto aǔ malkono de la temo.

La unua programo kiun ni decidis fari estas juste informprogramo pri diversaj temoj, kaj oni bezonados la helpon de pluraj homoj ĉirkaǔ la mondo por esti aktiva kaj ĝisdatigita (aktuala) kun la informo, pro tio TELEVIZIO bezonas kunlaborantojn kiu volos partopreni kiel raportistoj ekde siaj respektivaj landoj kaj specife de la agado de Esperanto en la mondo. Diversaj temoj estas gravaj por ni esperantistoj, la estonteco de UEA, la agado de TEJO, la agado de la naciaj asocioj, Afriko kiu havas plurajn instruistojn de Esperanto meze de la komplika ekonomia situacio kiun ili nun trapasas tra la tuta kontinento sed tamen ili entiziasme instruas al aliuloj. sed se vi ne kapablas partopreni kiel raportisto, artikolisto aǔ intervjuisto, eble vi povos kunlabori finance ĉar la kosto elsendi estas alta pro la interreto, la aĉetado de ekipaĵo estas grava por la sukceso de la kanalo kaj tiel plu. ĝis nun unu sola persono alfrontis tiujn kostojn el sia propra poŝo sed alvenis la tempo mendi financan helpon por daǔrigi kaj la laboron kiun fakte ni komencis formale antaǔ kelkaj monatoj, tiu homo estas mi mem kiu elspezis la monon por starigi la kanalon kaj kompreneble mi ne pentas ĉar mi fidas en la laboro kiun mi jam delonge komencis, pro tio, se vi deziras iamaniere kunlabori kun mi, mi estos tre dankema ĉar mi kaj miaj geamikojn kiuj laboras kune kun mi (kelkfoje volontule) estos tre feliĉaj scii ke ni ne estas solaj.

9 visualizaciones0 comentarios

Entradas recientes

Ver todo

Comments


bottom of page